aĉeti tuttagan bileton por vojo al arko de belo signifas vojaĝi sen celo vetero kovris mirakleton en knajpo hispana perone ni trinkis bieron fervore ĉar ĉio aspektis folklore kaj ankaŭ bongustis impone retpilkistinoj post "tri - nulo" veturis feliĉaj al domo surmonte regadis nebuloj pluvanta svisia ĉielo normalas ne kiel fantomo sed kiel ploranta anĝelo