"ne eliru Staĉjo sen ŝalo" memoro pri voĉo amanta pri korpo en tombo kuŝanta malvarmo alvenas al valo tiam odoris varma majo ĉar ŝi ricevis freŝajn florojn adiaŭo tristigis korojn ŝin liberigis kosma kajo entute ne estus ekzisto nek en la strofoj fantazio sen povo de la malrezisto idealo venas el ŝtono momentokaza iluzio kaj tuj revenas al malkono