fotisto estis je l' momento kiam kugloj trapikis korpon jen morto atingis la sorton per lasta suspir-viv-atento sur brusto krucigitaj manoj maldekstra piedo sveniĝis kaj korpo senvole kliniĝis murdis lin nigraj samlandanoj ĉe l' teksto pri revolucio subfote priskribo banala "okazis la ekzekucio" ekzekuto de malantaŭo soldata ridego fatala portret' de koŝmara morgaŭo