Soneto pri balotfiasko
mi meritigas la nacion
pro referenduma fiasko
ne ludis prudento de nasko
sed homoj pritaksis racion

"por ĉiu kazo ni ne venis"
ne gravas la konstutucio
kaj privata institucio
kutimo saĝecon forprenis

ne nur "ĉu mi staras aŭ kuŝas"
kiel dum la "povo popola"
sed ankaŭ "tion ni ne puŝas"

laborante estu feliĉa
pri la senco zorgos petola
spertanto... per premo kondiĉa
Zuriko, la 29an de majo 1997