Soneto prononce prestiĝa
al lingvo zurik-alemana
tradukis sinjoro Tadeo
soneton pri LOT - tiu kreo
hazarde fariĝis humana

kiu homo provos prononci
"chrząszcz w trzcinie brzęczy 
                        w Szczebrzeszynie
że trzeszczy coś w trzmiela maszynie"
kaj sian prudenton anonci

ridinda fariĝas amiko
kiu defendas tradicion
je l' nomo de lingva paniko

kompreno kaj miskompreniĝo
neŭtrale formas pozicion
de lingvo dependas prestiĝo
Zuriko, la 31an de majo 1997