dum Kristo flugis en ĉielon kardinal' kun klaŭno parolis prelato Kristofon ĥoĥolis donante acidan prunelon "silentu ŝakaloj hienoj" "mi scias kie vero kuŝas" "kiu ŝuldas tiu nin puŝas" "sango - prezo por pal-mienoj" "Ukraina Patruj-Armeo" (patrujo anstataŭ ribeloj) "banditoj" "anĝeloj de kreo" tag' post tag' - herooj tumulte neiĝas - ripozas oreloj la hunda vivo pasas stulte