Soneto pri diversaj marŝoj
marŝadis por venko kuraĝe
kaj nun oni mokas pri ili
historio volas trankvili
ne honte sed tamen damaĝe

tiuj detruas monumentojn
kiuj kriis "vivu heroo..."
la eĥo hurlanta en troo
revokas spiritajn lamentojn

ĝis antaŭhieraŭ marksisto
"mi sekvis la eraran vojon"
hodiaŭ jam kapitalisto

jen daŭras la frenez-marŝego
Eŭropo promesas nur ĝojon
komforto taŭgas por ridego
Zuriko, la 9an de majo 1997