Soneto pri horloĝerio
klaĉo post l' dua mondmilito
pri rusoj kun horloĝoj temis
herooj vulgare blasfemis
popolo ridis krom hezito

Svisio - alia epoko
simila ludas historio
pli forte eĉ kun koterio
ĉar homo inklinas al moko

ne sentas horloĝ-aĉetantoj
ke ili fariĝas ridindaj
eĉ por okuloj de vendantoj

konkludo - ĉio havas limon
ne ĉiam per spertoj riĉindaj
vi povas akiri estimon
Zuriko, la 10an de junio 1997