Soneto pri klaĉoj ŝtuparaj
ĉu fino de socialismo
tiel timigis prezidenton
ke ekbalotis li prudenton
forkuris de kapitalismo

"tro frue ne ĝoju pri venko"
"ili nur miras pri mon-paĝo"
"kapitalism' kun hom-vizaĝo..."
"... ilin pendigu super benko"

"kaj li estas certe dekstrulo"
"fariĝis dekstro sociala"
"kalkulu monon de leftulo"

"liberalo ne havas stilon"
"timigas min sovaĝ' brutala"
mi trovos ie ajn trankvilon
Zuriko, la 11an de junio 1997