Soneto je purgatorio
"Pola purgatorio" pole
en klubo libro-premiero
revenis mi al propra tero
legantoj reagas petole

Jaruzelski inter herooj
sen rudro sed sidas l' plej alte
krom historio iras salte
kaj kapo doloras pro trooj

apud Urban pastro Twardowski
Szczypiorski Zakrzewski Żukrowski
kaj mia filino amata

por filo dediĉo pli ŝtata
dum milita stato konata
li estis dungito soldata
Zuriko, la 12an de junio 1997