li mortis antaŭ kvar jarcentoj nederlandano Willem Barents en iu senco mia parenc' navigis mi laŭ nordaj ventoj mi trovis la econ komunan spit-emon al malfacilaĵoj je veno al celaj novaĵoj nek fortunan nek oportunan venis tondro de l' blua sfero vent' blovis aŭstralian flagon ne tiun de la Nova Tero el steloj spirit' de Vilemo demande diris "bonan tagon" ĉu sub veloj aŭ ĉe bohemo?