Soneto interkontinenta
poloj nun certe depoliĝas
germanoj mutas pri nacio
simile estas en Rusio
nur francoj iom elturniĝas

neniu jam scias "who is who"
pri iu skoto anglo kimro
en Hispanio soci-nigro
en Jugoslavio daŭras bru'

Ameriko kiel Eŭropo
en Afriko frat' murdas fraton
Azio Aŭstralio - topo

kiu restos sur nia tero
mondcivitano manĝos raton
ELEKT-NACIO antaŭ vero
Zuriko, la 21an de junio 1997