Soneto pri ambaŭ Humboldtoj
du fratoj Humboldt - sciencistoj
vivis en peza periodo
sed tamen kun feliĉa kodo
de kreo - apud militistoj

Vilhelmo konvinkas min forte
per lingvo kaj filozofio
kaj Aleksandro per Sofio
ŝi ja okupigis lin sorte

ne gravas kiu pli famiĝis 
oni aŭdas ofte  l' demandon
problemo vane disvolviĝis

oni arde pridiskutas ĉu
en Berlino daŭrigi frandon
universitat' unu aŭ du
Zuriko, la 23an de junio 1997