Soneto kun greksvisa moro
komforta hotelo kvarstela
komforteco estas imita
kiel muro art-marmorita
aŭ skulptaĵo motiv-kverela

"mia patrin' ŝatas kukumojn
kun greka kazeo ajlita"
por kelnerino kuraĝita
ne gravas turistajn kostumojn

tamen ĉio pasis mirakle
kun ege agrablaj nuancoj
bonfarte kiel en fabelo

kio estas belo-malbelo
ni kontentas per cirkonstancoj
krom etoj nin ĝenas obstakle
Giessbach, la 29an de junio 1997