Soneto kun la diskretaĵoj
scivolem' havas manierojn
de Lukrecia al Lukreto
publike perdita diskreto
sanigis urbajn karierojn

en unu tre trankvila urbo
doktor' Kantorski tre konata
fariĝis nepre bezonata
sed ne pro la gripa perturbo

demandojn intimajn starigis
"ne pro vent' vi fartas malsane
sed pro naiveco" - klarigis

ĉiam kuracante vundeton
avertis pacientojn vane
"antaŭe prenu manteleton"
Zuriko, la 5an de junio 1997