Soneto por la edziĝparo
por ke ne estu plu kverelo
mi ne vizitos edziĝfeston
sed mi deziregas honeston
kaj feliĉegon de fabelo

amuzos tre aĝaj kaj junaj
el ĉiuj anguloj de mondo
densiĝos familia rondo
progresuloj kaj oportunaj

orkestro ludos certe tangon
Andreo kun Anna karesos
deserte gastoj manĝos mangon

Barbara kaj mi en hotelo
pri l' juna paro ne forgesos
tostante je ilia celo
Giessbach, la 7an de junio 1997