Soneto pri sorto ŝvebanta
policejo por fremdlandanoj
ne tiel timas kiel diras
senhontuloj - mi eĉ suspiras
ĝentile servas policanoj

havante nur anstataŭaĵon
perdita marist' sen haveno
agas laŭ propra entrepreno
blasfemigas la konsultaĵon

solulo estas neniulo
sen konstanta loĝej-registro
nur kaŭzas socia makulo

"por ni ne sufiĉas la vorto"
"per sabro" riproĉas ministro
kaj ie ŝvebas homa sorto
Zuriko, la 15an de julio 1997