momente la kapo malplena ne povas elpensi eĉ stulton ĉu via cerbo tenas kulpon aŭ agas jam eco devena entute vi sentas nur naŭzon ĉe unu fenestro teruron ĉe l'dua traboratan muron efekto antaŭigas l' kaŭzon almenaŭ ne povas mi droni proksime en pura aero ĉar iu volas telefoni nenion ŝanĝas dekalogo ŝton-tabuloj ja ne tenero finaĵo anstataŭ prologo