kvindek naŭ rozojn kun fervoro al mi ĵetis tempo noktmeze rapide eĉ preskaŭ freneze forpasis kun roza odoro donace skatol' kun abeloj kaj konko per or' katenita iam en Cejlono trovita ankaŭ teo kun herbaj ŝeloj vespere tri radi-versetoj mokantoj de l' frosta kunsido glacion ĵetis al poetoj alvokis muzikist' elstara kaj diris ion pri perfido pri ĝia graveco koŝmara