Soneto kun la vorto BONE
oni aŭdas "estu normala"
signifas "malsupren egalo"
aŭ "duonprenu laŭ formalo"
efekto kiel ĉe vent' hala

Hardy Hepp koncertis fervore
ni diru - faris tion BONE
kuraĝe viglece kaj kone
sed ne por trakti lin favore

Andreo riparas motorojn
jes BONE - egalas solide
li ne bezonas kromfaktorojn

bildumas florojn kun folioj
Zuzanna - bele kaj rapide
pentras BONE ne por premioj
Zuriko, la 2an de julio 1997