malsupre de neĝaj montpintoj en propra sako fosis Dio sur lampo sidis papilio verŝajne venis de venkintoj pli laca paŝo pli mallonga en pulmo jam mankas aero kaj celo ĉe agla supero sensenca aventuro sponga forlasi larĝan varman liton fornavigante al frostego kajute sufoki heziton "akvo estas fonto de vivo" ankaŭ de morta soifego se falas inunde deklivo