Soneto je socikonsisto
popolo ofte kontraŭagas
laŭ la "vera demokratio"
tutcerte ne pravas nacio
kiam nur propraĵojn apogas

herooj venas laŭ mendilo
samlandanoj faru faktoron
kaj reorganizu laboron
sed ne laŭ pludemisma stilo

fariĝas nova totalismo
je bezon' de l' dekstraj "subuloj"
por "leftula" kapitalismo

servanto ne estas ja dekstro
novburĝanoj ne maldekstruloj 
pri tio hontegas maestro
Trachsellauenen, la 24an de julio 1997