Soneto je malmulta multo
legantoj de "Guinness-Rekordoj"
ne ŝatas poezion - vane
"handikapo aspektas sane"
diris princino de l' velk-bordoj

princin' - ne sinonim' de belo
aliaj sed tamen komunaj
saĝecoj tute oportunaj
poeto - ne sporta kverelo

skribante malmulte – li pozas
por Nobel-premio aŭ rento
sed vere dumvive ripozas

se skribas multe - io restos
el fonto elŝprucos torento
kiu flustre ŝtonojn molestos
Trachsellauenen, la 27an de julio 1997