Soneto foje kun rutino
tre ofte mi ne volas kredi
ke mi kunlaboras kun klaso
kiun oni nomas amaso
anstataŭ abomenon cedi

amaso preĝas... - tim' pro bato
bone ke popolo obeas
paco fortiĝas - milit' neas
en la nomo de l' hom-kompato

ĉu mi subtenu liberalojn
aŭ mi ŝaltu beton-maŝinon
por fari unikajn ŝerc-malojn

"vi-stas vi ke-stas la klerulo"
ili fosis foje rutinon
Sodomo venos al mortulo
Zuriko, la 30an de julio 1997