Soneto kun frataj deziroj
perplekse agas mia frato
aĉetis domon en vilaĝo
granda ŝanĝo en lia aĝo
ne plu danĝeras urba bato

de nulo denove komenco
sen edzino sed kun botelo 
ne kun ŝi - kun si mem kverelo
alkoholo kaj dekadenco

"kvarpiede" li alteriĝis
krom grandegaj malfacilaĵoj
ankoraŭ ĝis nun ne droniĝis

mi deziras la persistecon
en lia pent' je travivaĵoj
sed tamen plej kore sobrecon
Zuriko, la 31an de julio 1997