Soneto je unu letero
kolero sub vero kaj povo
"la libro al mi eĉ tre plaĉas
sed la generalo ne vaĉas"
skribas virino el Krakovo

ŝi montras ja oportunismon
generalo kaj papo faris
tion pri kio mi altaris
dislavis pace komunismon

salto tra l' hurdo ne estiĝis
historio forviŝis spurojn
oni scias kiel finiĝis

kiel frosto influas varmon
tiel forto disbatas murojn
kiam vivo portas malĉarmon
Zuriko, la 6an de julio 1997