Soneto pri malpurigado
Dio donis rajton pri peko
kaj ankaŭ aldone pardonon
farante absolvan voĉdonon
ne tro rapidiĝu per streko

"Die Zeit" - artikolo pri kulpo
komunista de l' samlandano
antaŭhieraŭ partiano
hodiaŭ la ruzega vulpo

se ŝtelisto rajdas ŝteliston
timu pro elekta nacio
detruu la perfidan liston

ĉar ŝelo spongiĝas junece
ankaŭ en Konfederacio
Svisa per presfarboj fekece
Comologno, la 1an de aŭgusto 1997