Soneto je fripona ago
mi skribas pri pornografio
oni min nomigos bigoto
intertempe morala koto
sidiĝos en biografio

nur maldekstruloj okcidente
disbatas fenestrojn pro peko
oriente brutala feko
nun aktiviĝas senprudente

se iu bordela fripono
mian filinon perfortigus
tiam mi certe lin mortigus

banditoj en la registaroj
kiel ekzemple en Belgio
ĉar justeco estas nenio
Zuriko, la 18an de aŭgusto 1997