Soneto pri ĉiutageco
ĉiutageco nun enuas
rememorante tiun frazon
mi malutiligas okazon
eksterordinareco bruas

ne serĉu en nenio oron
"mi pensas do mi estas" - mala
plibonigado eĉ formala
efektivigas la memoron

mi skribas tro multe -freneze
kiam motivoj elĉerpiĝas
la vortoj miksiĝas senteze

sed kiam oni devas diri
mi per scipovo feliĉiĝas
por vine kaj pane suspiri
Zuriko, la 19an de aŭgusto 1997