Soneto inter veraj serboj
"mi estas Serbo - nekosova"
"mi havas kristan sangon puran"
"... ne... ne paganan... ne teruran"
"la slivobrando tre malnova"

"Barbara estas ja Serbino
... havas nian sangon... similas
al samnacianoj... humilas"
"slivobrando por la knabino"

mi sentis min tre malutila
ĉar mi ja ne volis serbiĝi
ortodoksigo maltrankvila

pro naciaj deklaracioj
Tito tombe povis turniĝi
per iamaj ador-akcioj
Stein am Rhein, la 24an de aŭgusto 1997