Soneto sen artmaniuloj
renkontiĝis gravaj artistoj
volis montri perfektan arton
babili kaj trovi bonfarton
ne kiel nov-avangardistoj

publiko dezir-ekscitita
la ekspozicion laŭdumis
sed bildojn tamen ne gustumis
aplaŭdo finiĝis bridita

oni trinkis tiom da vino
vernisaĵo ne por pruduloj
kaŭzo ke tristas gvidantino

tro multe da artistoj ĉie
kaj nur kelkaj artmaniuloj
filistroj reagas envie
Zuriko, la 26an de aŭgusto 1997