Soneto pri la paradizo
malantaŭ de vilaĝ' sur rokoj
zumado al eĥo trairas
vent' nubojn disŝovas kaj tiras
ĉar estas tro varme por fokoj

ŝtonoj estas tiel formitaj 
por korpojn en niĉoj karesi
lacertoj preferas regresi
fuĝante de gutoj frostitaj

en suno kaj en glaciaĵoj
ŝanĝume baniĝas sciuroj
kaj vulpeto inter lignaĵoj

tutmalantaŭe akvofalo
ovalojn ŝlifas en rokmuroj
nebuloj ŝvebas super valo
Vergeletto, la 3an de aŭgusto 1997