Soneto pri la strata festo
sur Nov-Bazar-Placo ludado
distriĝas Malsupra Vilaĝo
zurikanoj en ĉiu aĝo
amuzas per danc' kaj kantado

"tre bele" - ĉe apuda tablo
parolas la polaj ministoj
bankistoj kaj grandkomercistoj
biere pleniĝas la fablo

plaĉas al ili la spektaklo
korece vigla loĝantaro
nur ĝojo - neniu obstaklo

"pure odoras tualetoj"
"klezmera etoso pri klaro"
"belegaj virinoj - diskretoj"
Zuriko, la 30an de aŭgusto 1997