Soneto pri memparolantoj
tro multe da homoj sur stratoj
kiuj kun si mem laŭtparolas
ni ne scias ĉu ili volas
forgesi pri drog-surogatoj

pri ĉiu kazo ni silentas
ĉar la afero nin ne tuŝas
nur frenezulo malkortuŝas
ĉar lin ne nin sorto turmentas

revenas reflekso malfrua
kial do krias tiuj homoj
pro eco ilia tro brua

ni ĝojas ke ili malnormas
ke ne ni - restante sen konoj
ke nia mano helpon formas
Zuriko, la 31an de aŭgusto 1997