Soneto ŝanĝas hipotekojn
tre multe pri Insurekcio
ĉiujare skribas gazetoj
sed bedaŭre ne pri sekretoj
de honte moka erupcio

kaj la batalintoj iamaj
kuraĝe fratojn kalumnias
kion junuloj opinias
ne gravas - ili estas famaj

kiu estas fama - problemo
ĉu tirano kiu mortigas
aŭ prijuĝanto de la temo

graveco postlasas forstrekojn
kanajlo kanajlon gravigas
venkinto ŝanĝas hipotekojn
Zuriko, la 6an de aŭgusto 1997