Soneto je la ama dramo
per kamparan-arto suspiras
post ĉiu vorto venas komo
laŭ memfarita idiomo
li ridas pri si mem se diras

antaŭe en tempo alia
virino kuraĝa kaj riĉa
en amo fartis malkondiĉa
ekestis dramo idilia

poeto ŝin amis - ŝi neis
kaŝante povon por futuro
tute mizere li pereis

poetoj senpaŭze sopiras
per vortoj laŭ dia mezuro
kredante ke legantoj miras
Zuriko, la 7an de aŭgusto 1997