Soneto je la polka ritmo
aŭgusta suno rostas cerbojn
malpuriĝas inunde multaj
dignuloj kontraŭe tumultaj
Sinjor' Dio pluvigu verbojn

por tiuj nun en Italio
kiam Odro flosigas plantojn
savu drinkumajn ripozantojn
dum vetera anomalio

poloj kriadas sen humilo
hura al NATO kaj Eŭropo
malice - tute sen utilo

por ĉiu prezo tra kadavro
samtempe en ŝercoj kvaropo
"polish jokes" - polko kun laŭro
Zuriko, la 9an de aŭgusto 1997