Soneto kontraŭ profanado
denove mi defendas Krucon
ĉar nun ne plaĉas al mi mokoj
kaj aĉe vulgaraj sufokoj
dum blasfemuloj faras pucon

kiu David-Stelon ofendas
ankaŭ devas esti punata 
moslema Serp-Luno kredata
la samajn avertojn alsendas

ne moku eklezi-simbolojn
eĉ se vin ĝenas religioj
humile klinu viajn kolojn

sankteco estas hom-propraĵo
kun Dio en la liturgioj
malhoma restas profanaĵo
Zuriko, la 10an de septembro 1997