Soneto pri trupo de Świdnik
paroĥo de l' pola preĝejo
komencis spiritan ŝafadon
Svidnik-trupo kantis baladon
salutis lin episkopejo

la klostro de benediktanoj
zorgis pri anĝela festego
bedaŭre atendis vojego
kaj lernejo por svidnikanoj

ĉiutagaj propraj aferoj
tre etaj tamen nin absorbas
kaj tial senludas la veroj

dum tridek ses horoj survoje
en aŭtobuso ili korbas
mi povus protesti eĉ boje
Zuriko, la 14an de septembro 1997