mi sentas ke naskiĝos homo l' tria nepino aŭ l' dua nep' se estos artisto kiel Hepp ĉu taŭge eksonos la nomo ni kantos kune kanzoneton pri avo malriĉa kaj sola pri kato kaj muso petola pri rana salto en puteton se nepo certe Aleksandro kiel Makedona aŭ Granda ne la kakto sed l' oleandro ina nomo jam okupita kiel konko zum-propaganda ankaŭ sankta - nekomprenita