Soneto pri malsanktulino
pro morto mi ne ekscitiĝas
precipe se mortas riĉuloj
mi bedaŭras ĉe mizeruloj
kandele spirito riĉiĝas

fotraportistoj - fiaĉuloj
denove pendigis ciganon
kiam forĝisto ŝuldis vanon
Diana kaj Dodo - peĉuloj

en televido lispa stelo
ripetas ĉiam vorton "sankta"
obskure malsupra nivelo

kunparolanto defendiĝas
por li la afero abstrakta
kiel sanktulino drakiĝas
Zuriko, la 4an de septembro 1997