Soneto pri almozletero
"julia inund' liberigis..."
letero de vojevodio
al Ruĝa Kruco en Svisio
teruran aŭguron certigis

aferon prenis tradukistoj
kaj poste eldonis fakturon
eĉ pligrandigante teruron
de mizer-inund-fatalistoj

mi skribos deklaran proteston
ne sendu dankojn al helpantoj
ĉar tio elvokas moleston

tre granda kosto de legado
pro la danĝer' de inundantoj
estas pli granda ol helpado
Zuriko, la 7an de septembro 1997