Soneto pri librofesteno
premiero de libro TEMPO 
Piotr Kuncewicz - la prezidanto 
Wojciech Siemion - ĉefa leganto 
mi kun vata kaj guma trempo 

radio kaj televizio 
ankaŭ multnombra gazetaro 
antaŭ ĉio la amikaro 
intervjuoj kun amnezio 

mi estis laca kaj frivola 
parte festo estis enua 
tamen plejparte tre petola 

venis Jan Adamczyk - amiko 
de infaneco - tre kongrua 
kun libro kaj plena kaliko 
Varsovio, la 6an de aŭgusto 1998