Soneto kun barbo ne mia
junuloj ofte havas barbojn 
ne volas esti nazmukuloj 
tamen sen barboj amantuloj 
posedas amorantajn ĉarmojn 

oni vidas en parlamentoj 
preĝejoj universitatoj 
barbojn tenas ankaŭ abatoj 
adekvate je piaj sentoj 

barbojn portas ankaŭ ministroj 
mi aŭdis pri duonmagistroj 
pri doktoroj kaj pri... filistroj 

probable planas ĉefanĝelo 
kiu nomiĝas Gabrielo 
kreskigi barbon en ĉielo
Zuriko, la 11an de januaro 1998