en la salono de paroko trinkante kafon ni babilas etoso preĝeja humilas sen iu ajn laŭta provoko preskaŭ ĉiuj estas junuloj ne tiel kiel en Pollando ne tiel kiel en Svislando dense eĉ en etaj anguloj episkopo pastro kredantoj sidas komune ĉe la tablo fore staras malapogantoj kiom da vi lasis sur pleto unu frankon - nur la probablo komence de longa kvieto