Soneto pri sovaĝaj maskoj
batale pereis junulo 
surstrate post futbala maĉo 
de policisto pro malplaĉo 
mi tre bedaŭras kun postulo 

incitu ni la spektantaron 
por postmaĉe bruligi urbon 
fanatikuloj ĉiun kurbon 
stratan detruu - trotuaron 

antaŭe ĉiujn stadionojn 
neniigu sportajn objektojn 
tramojn ankaŭ trajnajn vagonojn 

poste en mezo de kaputo 
sovaĝaj maskoj fondos sektojn 
pri la konstanta persekuto
Zuriko, la 14an de januaro 1998