Soneto pri poemtraduko
venis iam stranga ideo 
eldoni dulinve volumon 
ne limigante minimumon 
forgesante econ de kreo 

post jaroj mi tute forgesis 
pri iam flegita principo 
mi fermis ĝin per vorta zipo 
kaj tuta enhavo regresis 

traduki versojn estas krimo 
poezion netradukeblan 
uzi por fari ion feblan 

escepto - esperanta rimo
traduko duoble artiĝas 
kaj libervole transponiĝas
Zuriko, la 17an de januaro 1998