Soneto pri la sankta caro
la sanktan caron Nikolanon 
oni devas sepulti tute 
ĉiujn ostojn kune - salute 
l' unuan de majo soldaton 

reston oni povas disdoni 
iom al Sankt Petersburgo 
iom al Jekaterinburgo 
en Moskvo Leninon disponi 

Jelcinon enmeti en trajnon 
por li veturu ĉiuloke 
senpaŭze la tutan semajnon 

komunistojn kaj monarkistojn 
neniam plue trakti moke 
nur lavi ofte anarkistojn
Zuriko, la 18an de januaro 1998