Soneto pri perdaj paroloj
elstara - skribas la gazetoj 
biografio desegnita 
kaj kiel ĉiam ornamita 
per enuantaj epitetoj 

heroon kreas ĵurnalistoj 
kial? - oni neniam scias 
kion nuntempe opinias 
pri socio specialistoj? 

tre gravaj estas adjektivoj 
ridigas nin ĉe substantivoj 
verboj apud akuzativoj 

reklamo agadas disperse 
valoro aspektas inverse 
realo formiĝas perverse
Zuriko, la 24an de januaro 1998