Soneto pri vintra tempesto
oni aŭdas pri uraganoj 
pereas homoj sinkas domoj 
dum furioziĝas fantomoj 
diluvoj venas sur ekranoj 

matene al ni venas suno 
frosteto forviŝas pluvspurojn 
meztago forpelas aĵurojn 
proksimiĝas griza tajfuno 

vespere jam arboj rompitaj 
barigas stratojn kaj ŝoseojn 
multaj homoj restas ŝokitaj 

ventego hurlas je pluvego 
fulmobrile donas ideojn 
pri kosme tutpova Stratego
Zuriko, la 4an de januaro 1998